Akvoartaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manieristaj akvoartaĵoj en la krongroto de la reĝo de kastelo Hellbrunn.
Körnerpark, Berlino, novbaroka akvoŝtuparo kaj oranĝerio.
modernaj akvoartaĵoj en la MüGa-Park, Mülheim an der Ruhr.

Akvoartaĵoj estas artaj instalaĵoj kun ŝanĝeblaj fontanoj, gargojloj, artefaritaj akvofaloj aŭ akvofaletoj, diversaj akv-aǔtomatoj kaj similaj instalaĵoj. Ili estas diversspecaj kaj multe pli ol simpla fontano aǔ puto.

Evoluo en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La akvartaĵoj ekiĝas en Italujo dum la renesanca tempo. Famaj akvartaĵoj ekzistis en la regionoj ĉirkaǔ Romo kaj Florenco kaj en Latio kaj Veneto. Ekzemploj estas la vilao en Tivoli, (Villa d’Este), la Villa Aldobrandini aŭ la Pratolino. Akvartaĵoj ekestis en Germanlingvio, Francujo kaj Hispanujo en malfrua renesanco kaj baroko. Konserviĝas nur malmultaj instalaĵoj, ekzemple la baroka instalaĵo je Bergpark Wilhelmshöhe apud Kastelo Wilhelmshöhe.

La manierismaj akvartaĵoj Hellbrunn inkludas la lirladon de fluanta rojo por ricevi meditivan senton. La akvartaĵoj ekestas per akvopovo multspecajn birdajn voĉojn. La akvo ekigas sonojn de orgenaj fajfiloj kun melodioj. La akvopovo dancigas pilkojn kaj kronojn kaj movigas figurojn en ornamaj stavoj kaj en grotoj, kiuj ofte rakontas epizodojn de antikvaj mitologioj („akvoaŭtomatoj“). La per akvo movigata mekanika teatro de la akvartaĵoj en Heilbrunn havas 200 figurojn. La grimaca vizaĝo (nomata „Germaul“) ruligas la okulojn kaj montras la langon.

La elemento akvo aperas kiel fonto, kaskadoj, akvovando, fontanoj kaj lirlanta rojo. Fontanoj ofte havas diversajn altojn kaj povas ŝanĝi la altojn laŭ diversaj ritmoj. Ili estas movigataj per “inteligente” subtera tubaro kaj povas uzi la naturajn deklivojn aŭ havas pumpilojn.

Modernaj akvartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jaroj oni konstruis diversaj simplajn akvartaĵojn en diversaj parkoj. Relative ofte la fontanoj „dancas“ laŭ la ritmo de melodioj („dancantaj fontanoj“). Ekzemplo estas instalaĵo en la orientslovaka urbo Košice.

Famaj modernaj akvartaĵoj ekzistas en Las Vegas kaj en Dubajo. En Eŭropo famas la Magia Fonto en Barcelono.

Japana ĝardenarto[redakti | redakti fonton]

Ŝiŝi-odoŝi interrompas la silenton en japana ĝardeno, kiam bambu-tigoj batas kontraǔ roko.

Japana Ŝiŝi odoŝi estas akvartaĵoj, kiuj estis uzataj por forpeli birdojn kaj sovaĝajn bestojn el la kampoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Albert Baur: Wasserspiele für Götter, Fürsten und Volk. Oldenbourg Verlag, München 1992, ISBN 3-486-26284-X.
  • Jean-Michel Othoniel: Les belles danses. Versailles, in the water theatre grove redesigned by Louis Benech. Éditions Dilecta, Paris 2015, ISBN 979-10-90490-81-9.
  • Ronald Clark: Gegen die Schwerkraft. Die Wasserkunst Herrenhausen als technisches Meisterwerk des 18. und 19. Jahrhunderts. In: Schlösser und ihre Gärten. Sommerakademie Herrenhausen, Hannover 2013, S. 79–91.
  • Heike J. Zech: Kaskaden in der deutschen Gartenkunst des 18. Jahrhunderts. Vom architektonischen Brunnen zum naturimitierenden Wasserfall. LIT-Verlag, Zürich 2010, ISBN 978-3-643-90045-6 (zugl. Dissertation, Universität Bamberg 2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]